dijous, 30 de novembre del 2017

Ĝendarmoj kontraŭ balotujoj

La 1an de oktobro, la hispana registaro ordonis al miloj da ĝendarmoj kaj policanoj malebligi balotadon en Katalunio. Hodiaŭ ni memorigas pri la okazaĵo per unu el la multaj bildoj de tiu tago



dimarts, 28 de novembre del 2017

Hispano-Suiza. Historio de la iama prestiĝa fabriko

Cikonio, la simbolo de la marko

Hispano-Suiza, ofte skribite Hispano Suiza, estis inĝeniera kaj  priveturila kataluna firmao kiu elstaris pro la produktado de luksaj veturiloj, sportkonkursaj aŭtomobiloj  kaj aviadilaj motoroj dum la periodo antaŭa al la dua mondmilito.
Ĝi estis fondata en Barcelono en 1904, la entrepreno estis aĉetita de ENASA, entrepreno kreita de la hispana Industria Nacia Instituto (INI) en1946. Ĝiaj instalaĵoj en Sagrera (Barcelono) estis destinataj al la fabrikado de kamionoj kun la marko Pegaso. Aliflanke, ĝia franca filio estis aĉetita de la aeronaŭtika entrepreno Snecma en 1968.


Antaŭhistorio

En 1898, la valencia artileria kapitano Emilio de la Cuadra startigis produktadon de elektraj aŭtomobiloj en Barcelono, per la nomo La Cuadra. En Parizo li konatiĝis kun fama svisa inĝeniero Marc Birkigt kaj decidis kontrakti lin por labori en lia entrepreno en Katalunio. La Cuadra konstruis sian unuan motoron de benzino surbaze  de la plandesegnoj de Birkigt. Ĉirkaŭ la jaro 1902, la propieteco de la firmao transiris al unu el ĝiaj kreditoroj, José Maria Castro, kiu estis asociiĝinta kun la bankisto Gironès. La firmao iĝis J. Castro en Comandita. Fábrica Hispano-Suiza de Automóviles. Sed ankaŭ tiu ĉi nova firmao bankrotis, en 1903. Tiam, grupo de investantoj, gvidataj de Damià Mateu, Francesc Seix kaj mem Marc Birkigt, decidis ĝin revivigi per investo de monkapitalo.

Hispano-Suiza E-30

Fondo

Fine, en 1904, oni fondis en Barcelono Hispano-Suiza Fábrica de Automóviles S.A. dediĉita al la fabrikado de aŭtomobiloj. Ĝi situis samloke kiel estis starigita la eksa entrepreno J. Castro, en la strato Floridablanca. La impulsantoj estis Damià Mateu kaj Birkigt. Tiu lasta surprenis la teknikan direktadon jam de la komenco de la konstituiĝo. En tiu jaro aperis la unua veturilo, aĉetita de argentina kliento. La marko Hispano-Suiza estis publike prezentita en la Salono de la Automobilo de Parizo. Dum la unua jaro estis venditaj du aŭtomobiloj. En 1907 oni lanĉis la unuan aŭton kun 6 cilindroj fabrikitan en Hispanio

En 1908 la fabriko translokiĝis al Sagrera-Sant Andreu (ĉe la nuna parko Pegaso). Tie estis produktita la modelo nomata La Sardina. Tiujare, la firmao eksportis aŭtomobilojn al Rusio kaj al Suda Ameriko. En 1910, la modelo Copa Catalunya venkis en diversaj sportkonkuroj, kiel tiu de Oostende. Hispano-Suiza estis la unua fabrikanto de aŭtoj por konkuroj kaj tre baldaŭ ĝi atingis sukcesojn en internaciaj eventoj, inter ili la venkon en la Coupe de l'Auto (1910). La unua atingita per auto 4-cilindra en la plej grava konkuro de tiama epoko.

Modelo Sardina, 1908



La hispana reĝo Alfonso la 13a interesiĝis pri Hispano-Suiza kaj aĉetis iujn, fariĝinte ankaŭ akciulo de la firmao. La veturilo fabrikita por li estis tre simila al Copa Catalunya sed kun motoro pli adaptita al civila uzo. La aŭto estis populare konata kiel Alfons 13a, post la koncerna permeso far la reĝa domo. Post ioma tempo, famuloj kiaj Ava Gardner aŭ Picasso aĉetis aŭtojn Hispano-Suiza.

En 1909 oni prezentis en la Salono de Parizo la modelon H6 ekipita per servobremso. Tiu novaĵo timigis  aliajn firmaojn, inter ili, General Motors kaj Rolls Royce, ĝis kiam ili aĉetis la patenton. Rolls Royce plu daŭrigis ĝian muntadon ĝis 1968. Per unu el tiuj H6, Alfonso la 13a venkis la supreniron de Cuesta de las Perdices (Supreniro de la Perdrikoj).


H. 6C , 1933
Hispano-Suiza Alfonso XIII (9328433465).jpg
Alfons 13a, 1910
Hispano Suiza T49 cabriolet 1929.jpg
T49 Cabriolet 1929

Respubliko kaj velko
Kiam oni proklamis la duan Hispanan Respublikon en 1931, Alfonso la 13a ekziliĝas kaj Hispano-Suiza, pro sia luksa simbolismo iĝas  kvazaŭ provoko de riĉuloj. En 1933 oni prezentas la modelon J12 kun 12 cilindroj, potenca akceliĝo kaj milda bruo. En 1935 forpasas Damià Mateu, kio plirapidigas la velkiĝon de la entrepreno komenciĝanta en 1931. La prezidanteco de la firmao transiras al Miquel Mateu. Kelkaj monatoj poste eksplodas la Hispana Intercivitana Milito kaj Ĝeneralitat (la kataluna registaro) kolektivigas la fabrikon.
Fine de la milito, la antikvaj proprietuloj rehavas la entreprenon sed la ekonomio estas en recesio kaj la aŭtoj estas luksaj produktoj tre malfacile vendeblaj. En 1946 INI akiras la fabrikon de Sagrera por iniciati aktivadon de la nova marko ENASA, kiu de nun fabrikos kamionojn kun la nomo Pegaso.

Eltradukita el: Viquipèdia

Koncerto por la libereco en la stadiumo Lluís Companys


La venontan 2an de decembro okazos speciala koncerto en la olimpia stadiumo Lluís Companys. La monprofito de la muzikevento estos komplete destinita al la Caixa de Solidaritat (Solidara Kaso) per kiu oni helpos pagi la altajn monpunojn aljuĝitaj al la katalunaj politikaj reprezentantoj kiuj sekvis la popolmandaton pri memdecido kaj sendependeco.


Noto: la flava bunto, simbolo uzata por peti la liberecon de la politikaj prizonuloj, estos malpermesita dum la kampanjo por la elektado de la nova kataluna parlamento okazonta la 21an de decembro. Paradokse, la hispana registaro neas la ekziston de politikaj prizonuloj

dilluns, 27 de novembre del 2017

Paco kaj Amo. La barcelonaj esperantistoj en 1900

Esperanta societo Paco kaj Amo, Novembro 1900a



Bildon pri la aludita revuo Spritulo, mi aldonas sube:

Fonto de la bildo: ĉi tie

La societo en 1908, ĉifoje kun arbara fono



dissabte, 25 de novembre del 2017

Libro-novaĵo: 101 maldec(et)aj ŝercoj

Foto de Associació Catalana d'Esperanto - Kataluna Esperanto-Asocio.

Kompilis kaj tradukis Pedro M. Martín Burutxaga, 1-a eldono 2017. 
40 paĝoj, 4 eŭroj. 
Memeldonita de la aŭtoro kaj presita en Katalunio. Mendeblas rekte de la aŭtoro pmarbu@hotmail.com

Ne ŝajnigu, ke la enhavo ne interesas vin. 
Certe vi jam konas plurajn, sed ĉiujn 101?
Jen bona okazo por pliriĉigi vian stokon,
montri al amikoj kaj familianoj, ke esperanto
kapablas ĉion esprimi
kaj kontribui al la riĉeco de nia lingvo.
Finfine ŝercoj, eĉ maldecaj,
ja estas parto de popola kulturo.

Jen ekzemplo de kion vi povas trovi ene:
Du amikoj promenas en herbejo:
- Precize ĉi tie mi seksumis por la unua fojo.
Kaj tie, 50 metrojn for, staris ŝiaj gepatroj,
kiuj nin rigardis.
-Ĉu vere!? Kaj kion ili diris? 
- Beeeee!

divendres, 24 de novembre del 2017

Kvindek mil katalunoj atendataj en Bruselo

La belgia polico kalkulis ke la nombro de katalunoj kiuj manifestacios en Bruselo estos ĉ. 50.000.



Oni atendas ke la manifestacio por la defendo de la Respubliko kaj subteno la la kataluna registaro (Generalitat) la venontan 7an de decembro en Bruselo estos tre multnombra. Laŭ la ĵurnalo La Libre, preskaŭ ĉiuj hoteloj de la brusela regiono (dekok mil ĉambroj) estas plenrezervitaj.

La suverenecaj asocioj organizis kelkajn veturadojn per aviadilo kaj buso por transporti kiel eble plej multajn partoprenantojn, La manifestacio komenciĝos je la 11a h.  en la parko  de La Kvindekjariĝo, apud  la avenuo Tervuren (metroo Merode) kaj finiĝos en la placo Schumann, antaŭ la sidejo de la Eŭropa Komisiono kaj la Konsilio de Eŭropa Unio. La marŝon oni fermos per politika interveno en kiu partoprenos internaciaj eminentuloj kaj reprezentantoj de la suverismaj organizoj.

Fonto: Vilaweb


dijous, 23 de novembre del 2017

La Konstitucia Tribunalo en Hispanio

La Konstitucia Tribunalo konsistas el:

12 membroj elektitaj de la reĝo
4 membroj elektitaj de la Kongreso ( en kiu PP estas majoritato)
4 elektitaj de la Senato (en kiu PP estas majoritato)
2 elektitaj de la Ĝeneralkonsilia Jurpovo (kiu siavice estas elektita de Kongreso+Senato, kun PP- majoritato)
2 elektitaj de la Registaro (PP)

Fonto:


dimarts, 21 de novembre del 2017

Rekorda homturo starigita en Terrassa. Jaro 2015



Por plia informiĝo pri la tradicio vizitu: Homturo (vikipedio)

Fajrobrigadisoj petas la liberigon de politikaj malliberuloj

Kelkdekoj de katalunaj fajrobrigadistoj renkontiĝis antaŭ la Kastelo de Monjuic (Barcelono) por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj en Hispanio.

Ili kunstarante formis gigantan banton dum, ĉe la fono kaj surmure pendis granda tolafiŝo kun la slogano Love democracy (Ni amas demokration). Por konkludi la aktivaĵon, ili kantis Els segadors (kataluna himno).


Fonto: Vilaweb

dijous, 16 de novembre del 2017

21-D. La partio Piratoj de Katalunio kandidatos kune kun CUP

La partio Pirates de Catalunya (Piratoj el Katalunio) decidis prezenti sian kandidatecon al la balotado por la kataluna parlamento kune kun la maldekstra CUP-Crida Constituent (Popolunueca Kandidataro-Konstituiga Voko).
Ili antaŭe konsideris la eblecon akompani la kandidatecon de Procés Constituent (Konstituiga Procezo) kaj Som Alternativa (Ni estas Alternativo, disidentoj de Podemos-Katalunio ).

Iliaj antaŭkondiĉoj dum la negocado estis: Defendo de la referendumo okazinta la 1an-Okt., defendo de la aprobita respubliko kaj desuba konstruado de la respubliko.

Pirates de Catalunya (pirata.cat) estas partio kiu estas ano de la movado de Internaciaj Piratoj, iniciata en svedio en 2006 kaj kies celoj estas defendi la fundamentajn rajtojn, la rektan demokration, la travideblon de agado kaj la subtenon-faciligon de la aliro al kulturo, sciado kaj informado.

Fonto: Vilaweb

Teksto: Ni respondu al la voko

dilluns, 13 de novembre del 2017

Manifestacio en Barcelono por postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj

Pasintsabate okazis manifestacio por postuli la liberigon de ĉiuj katalunaj emprizonigitoj (vidu ĉe la delkstra kolumno). Inter la diversaj kolektivaj mesaĝoj estis ankaŭ la krio Puigdemont president! por subteni la legitiman prezidanton. Oni kakulis ke ĉ. unu miliono da homoj partoprenis la aranĝon.


divendres, 10 de novembre del 2017

Retrospektiva bildo

En 1909 okaze de la 5a Universala Kongreso de Barcelono, oni eldonis serion da bildkartoj por distribui inter la vizitantoj. Hodiaŭ ni trovis en la reto unu el ili, kiu korespondas al la tiama konstruado de la Hospitalo Sankta Paŭlo (Hospital de Sant Pau), elstara simbolo de la modernisma Barcelono.


Birdokule en la lastaj jaroj:


Kaj jen la Hospitalo nuntempe:


Por plia informiĝo pri la vizitindaĵo en pluraj lingvoj: Sant Pau

dimecres, 8 de novembre del 2017

Komuniko de la Monda Sindikato-Federacio

La Monda Sidikato-Federacio, en kiu membras ĉ.92 milionoj da laboristoj, konfirmas sian subtenon al la kataluna popolo en ĝia celo demokrate decidi pri sia estonteco.


Haltigo de la lando por peti la liberigon de politikaj prizonuloj


La retĵurnalo Vilaweb informas pri la disvolviĝo de manifestacioj akurate kaj el diversaj landopartoj. Klaku surbilde por vidi fotojn kaj videojn (ankaŭ legi, se vi komprenas la katalunan)

"Kontraŭ la subpremado, eĉ ne unu paŝon malantaŭen. Ni estas Respubliko. 8an de Nov. ĝenerala striko"

dimarts, 7 de novembre del 2017

Du premiatoj rezignas la premion Princesa de Girona (Princino de Girono)

Imatge de Bernat Ollé rebent el premi de la mà del rei Felip VI, a Girona.
Bernat Ollé ricevanta la premion permane de la reĝo Filipo la 6a en Girono

Ili opinias ke, per lia sinteno antaŭ la sendependisma konflikto, la Reĝo "likvidis" la taskon de la ento kaj avalis la "subprem-agadon" de la ŝtato.

La kataluna inĝeniero Bernat Ollé kaj la franca esploristo Romain Quidant rezignis la Premiojn Fondaĵo Princino de Girono (FPdGI), sekve al la sinteno de la reĝo Filipo la 6a pri la konflikto inter Katalunio kaj Hispanio. Per publikigita letero, ili substrekas ke, la laboro disvolvita "dum multaj jaroj por konstrui pontojn" ekestis "likvidita" pro la sinteno de la Reĝa Domo rilate al la procezo, speciale pro la diskurso de la Reĝo okazinta la pasintan 3an de oktobro.
Ollé kaj Quidant asertas ke, per sia parolado Filipo la 6a "turnis sian dorson" al la volo de milonoj da katalunoj kaj "ignoris la polican perforton" travivitan la 1an de oktobro.

"Ni opinias ke la reĝo eksplicite aprobis la subpremadon de la hispanaj institucioj  kontraŭ Katalunio, kio inkluzivis la emprizonigon de civilaj gvidantoj kaj de kelkaj el la membroj de la kataluna registaro legitime elektitaj de la katalunaj balotantoj", ili rakontas en sia letero.

La du premiitoj redonos kaj la tutan monon de la premioj -10.000 eŭroj-, kaj la skulptaĵojn per kiu la FPdGI intencis regali ilin. Tiucele, la kataluna inĝeniero kaj la franca esploristo petis la bankokodon de la ento por ebligi la redonon de la monkvanto.
Tiel same, ili resendos al la koncerna oficejo la skulptaĵojn ricevitajn dum la liverado de premioj. Ollé ricevis la premion Empresa (Entrepreno) 2015 kaj Quidant la premion Investigación Científica (Scienca Esplorado) 2011.

Ĉe la fino, en la letero, la du premiitoj petas forviŝi ilian rilaton kun la Fondaĵo, jen la nomojn jen la bildojn aperintajn en "kiu ajn komunikaĵo, retpaĝo, retejo aŭ dokumento". Kaj tio jam kredeble estas efektivigita ĉar nek Ollé nek Quidant aperas en la retejo - en la fako kiu montras la liveron de premioj jaron post jaro -.

Jen sube, kopio de la originala letero:


fsdsa

Fonto: Espanadiario



dilluns, 6 de novembre del 2017

Alvoko por landhaltiĝo


Por peti la liberigon de la politikaj prizonuloj

Lasta informado:

La laborhaltiĝo antaŭvidita por morgaŭ ekformas. La sindikato CGT, la Sindikata Laborista Kunordigo kaj la sindikato USTEC aliĝis al la ĝenerala striko kunvokita de la Intersindikata CSC, kiu estis rebaptita kiel "haltigo de la lando"-n far ANC kaj Òmnium Cultural. 
Hieraŭ, la cento de organizoj kiuj konsistigas la Tablon por la Demokratio, kunvenis por paroli pri la mobilizadoj planitaj por morgaŭ kaj celantaj postuli la liberigon de la politikaj prizonuloj.

La sindikaton UGT kaj CCOO ne aliĝis al la ĝenerala striko ĉar laŭ ili ĝi ne havas laboristaj motivoj sed politikaj. Tamen, ambaŭ sindikatoj alvokas la civitanojn al mobilizado. "Merkredo estas tago por kunlabori kaj por defendi la rajtojn kaj la liberojn kiuj ne estas garantiataj en Hispanio sed jes en Belgio", diris la ĝenerala sekretario de UGT, Camil Ros.

Fonto (kun plia informado): Vilaweb



diumenge, 5 de novembre del 2017

Memorigo pri la lastaj elektoj por la kataluna parlamento

En apliko de la artikolo 155, la hispana registaro kunvokas al nova balotado por elekti la deputitojn de la kataluna parlamento la 21an de decembro. Kadre de tiu decido indas hodiaŭ memori pri la rezulto  de la lastaj elektoj okazintaj la pasintan 27an de septembro 2015. Jene ni reproduktas la frontpaĝon de kataluna ĵurnalo kiu informis siamomente pri la ĵusa balotado:

Sí: partioj por sendependeco; NO: partioj kontraŭ sendependeco; Sí/No: sindetenaj

Laŭ lasta enketo de la Centro pri Sociologiaj Esploroj (CIS), la porsendependecaj partioj kreskos ĝis atingi la 48,7% de la voĉdonoj, superante per 5 poentoj la kontraŭantojn. Fonto: Ara

Miloj da personoj en Bilbo (Eŭskio)

Miloj da personoj marŝis sub la pluvo en Bilbo (Eŭskio) kontraŭ la artikolo 155 de la hispana konstitucio.
La ĝenerala kunordiganto de la partio EH Bildu, Arnaldo Otegi, petis la starigon de bloko por batali kontraŭ la demokratia  malprogreso.

Fonto: Vilaweb

Simile okazis ankaŭ en Perpinjano, norda Katalunio (Francio). Fonto: Vilaweb


dissabte, 4 de novembre del 2017

Muzikistoj por la libereco

La organizo Muzikistoj por la Libereco preparas grandan koncerton por "la defendo de la legitima registaro de Katalunio, t.e, la Generalitat"

Ili esperas superi la nombron de 10.000 muzikistoj kaj kantistoj kaj la aliĝperiodo jam komenciĝis.

Simila evento estis aranĝita la pasintan 28an de septembro ĉe la placo de la Katedralo de Barcelono, en tiu kazo por subteni la referendumon okazinta la 1an de oktobro. En ĝi partoprenis 3.000 muzikistoj kaj kantistoj.

Ĝenerala Striko



La intersindikata CSC kunvokas al ĝenerala striko kontraŭ la subpremado al la sendependisma procezo la venontan 8-an de novembro, sekve al tio ke jaŭde la Nacia Tribunalo ordonis la enprizonigon de la vicprezidanto Oriol Junqueras, 7 katalunaj registaranoj kaj 1 eksregistarano.

Al tiu kunvoko aliĝis ankaŭ la Kataluna Nacia Asembleo kaj la asocio Òmnium Cultural. Oni celas "haltigi la landon" same kiel jam okazis la pasintan 3-an de oktobro. Ankaŭ la Kataluna Asocio de Magistratoj kaj la Asocio de Magistratoj por la Sendependeco montris sian subtenon al "kiu ajn" striko-kunvoko kiu havu "vastan" interkonsenton.


Male, la anarkisindikato CGT, anoncis sian ne-aliĝon kvankam donas al siaj membroj liberon por partopreni la strikon pro la graveco de la okazaĵoj en Katalunio. En ĝia komuniko, la permanenta sekretariaro argumentas la mankon de tempo por registri kaj debati la iniciaton.
La sindikato CCOO ne aliĝos al la striko. Ĝi klarigis, same kiel en antaŭaj okazoj, ke ili ne konsideras ĝuste transporti al la labortavolo iun problemon kiu superas ilian agadkampon.
Tamen, la "haltigo de la lando" kunvokita de ANC kaj Òmnium okazonta memmerkrede, plu estas sub konsidero de la sindikato cele al ebla aliĝo kiel socia organizo. Pri tio okazas nun kontaktoj kun aliaj membroj de Tablo por la Demokratio por alveni al iu definitiva sinteno.

CSC informas ankaŭ:
ke la striko estas ilia rimedo por respondi al la labora malsekureco establita pere de sinsekvaj laborreformoj efektivigitaj en la lastaj jaroj. La striko estas ankaŭ respondo al la malriĉiĝo de la laborista klaso kaŭze de la malaltaj salajroj, kiu rezultis en povrecon de 20%  el la aktivaj laboristoj, dum milionoj da eŭroj malaperas malantaŭ opaka helpo al la bankoj.

Aliflanke, per la striko oni postulas la nuligon de la "Reĝa Dekreto-leĝo 15/2017 de la 6a de oktobro pri urĝaj ŝanĝoj en la tereno de moviĝeblo de ekonomikaj operatoroj ene de la nacia teritorio", pro ĝiaj damaĝaj efikoj en la laborista kaj produktiva tavoloj, faciligante la translokiĝon de firmaoj kaj malplibonigante la katalunan ekonomion kaj la laboristan klason.


La 11a de septembro, Nacia Festo, historie enkadrigita. Kelkaj datoj.

(Republikigo de artikolo redaktita en 2012)

  878 - Hispana Marko: Guifré el Pilós (Vilfredo la Harulo) estas nomumita grafo de Barcelono, Girono, Osona kaj Besalú.
1229 - Jaume la 1a kaj sia soladataro elŝipiĝas en Majorko. Sekvatage stariĝas la Batalo de Portopí.
1714 - Barcelono: post 14-monata sieĝo, la armeo de la burbonoj ekprenas la urbon, Milito de Sukcedo.
1901 - Barcelono: unua homkoncentriĝo por celebri la 11an de Septembro, antaŭ la monumento de Rafel de Casanoves. 34 homoj estis arestitaj.
1931 - Oni eldonas la unuan numeron de la revuo Estat Català (Kataluna Ŝtato).
1938 - Lasta celebrado de la 11a de Septembro dum la epoko de la Respublikana Generalitato. La prezidentoj de Hispanio, Juan Negrín, kaj de Katalunio, Lluís companys, floromaĝas la monumenton memore al Rafel de Casanova.
1976 - Sant Boi de Llobregat: unua permesata celebrado de la dato. Ĝi estis kunvokata de la Assamblea de Catalunya (Asembleo de Katalunio).
1977 - Barcelono: okaze de la datreveno, manifestiĝas surstrate pli ol miliono da homoj sub la slogano Llibertat, Amnistia i Estatut d'Autonomia (Libereco, Amnesto kaj Statuto de Aŭtonomeco), kadre de la tiel nomata Transición Democràtica (hispania demokratiĝproceso).
1995 - Terra Lliure (Libera Tero) anoncas sian malfondiĝon.
2002 - La retejo de la Generalitat de Catalunya (kataluna aŭtonoma registaro) adoptas la domajnon .net
2002 - Barcelono: Lluís Maria Xirinacs, dum politika strataranĝo disvolvas polemikan diskurson asertante: "Gandhi diris ke la ne-perfortemulo ne povas neŭtrale trakti la du flankojn en iu perforta konflikto: la agresanto estas la malamiko kaj la agresato estas la amiko, eĉ se tiu lasta ankaŭ uzas perforton. Dum mia tuta vivo mi pledis por la ne-perforto sed hodiaŭ, ĉi tie, mi deklaras laŭtvoĉe, spite ĉu min aŭdas policisto kaj juĝisto, ke mi estas malamiko de la hispana ŝtato kaj amiko de ETA kaj de Batasuna.". Tri jarojn poste li estis arestita kaj malliberigita.
2012 - Barcelono: celebriĝas amasega manifestacio organizita de la Assamblea Nacional Catalana (Kataluna Nacia Asembleo) por memori pri la 11a de septembro de 1714 kaj por peti la sendependecon. La nombro de partoprenantoj atingis 2.000.000 laŭ la ANC kaj 600.000 laŭ la policservo.

Aldono de komentinto:
Manolo ha dit...
Nu, la "11a de septembro" sencas nur de 1714 ĝis nun, ne antaŭe... ĉu ne?

Aparte, mankas la periodo de la 2a Hispana Respubliko, kiam la "Statuto de Aŭtonomeco" estis prilaborata kaj bremsita pro la intercivitana milito. Sen ĝi, la afero de 1977 ne sencas.

divendres, 3 de novembre del 2017

Dekoj da intelektuloj kaj politikistoj kontraŭ la perforto de rajtoj iniciata en Hispanio

Dekoj de eŭropaj akademianoj, intelektuloj kaj politikistoj redaktis leteron adresatan al la prezidanto de Eŭropa Konsilio, Donald Tusk, kaj al tiu de Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker. Per ĝi, oni petas ilian intervenon por haltigi la hispanan subpremadon kontraŭ Katalunio kaj samtempe avertas pri la risko ke eŭropaj civitanoj perdu la fidon kaj engaĝiĝon al Unuiĝinta Eŭropo. "Ni sentas nin ege maltrankvilaj pro la subteno far la regorganoj de UE al la sistema perfortado de la jurŝtato en Hispanio, kun emfazo pri la agado de la hispana registaro okaze de la referendumo de la 1a de oktobro pri la sendependeco de Katalunio.
Ili specife avertas ke la Hispana Konstitucia Tribunalo perfortis la konstituigajn principojn pri esprim-kaj renkontiĝrajtoj. Same ili rememorigas ke, tagojn antaŭ la okazigo de la refendumo, la hispanaj aŭtoritatoj disvolvis subpremajn agadojn kontraŭ publikaj postenuloj, deputitoj, urbestroj, amaskomunikiloj, entreprenoj kaj civitanoj.
Jen la subskribintoj:
Fonto: Vilaweb

dijous, 2 de novembre del 2017

Enprizonigita la duono de la kataluna registaro



Hispanio enprizonigas la vicprezidanton Junqueras  kaj la duonon de la kataluna registaro. La juĝisto de la Nacia Tribunalo, Carmen Lamela, akceptis la plej rigorajn proponojn de la ŝtatprokuroro Maza post la ĉimatena deklaro de la akuzitoj. Per tio, la nombro de politikaj prizonuloj en Hispanio altiĝas ĝis dek.

dimecres, 1 de novembre del 2017

La anarki-sindikatistoj esprimiĝas pri la situacio en Katalunio

Ni, subskribintaj organizaĵoj, dividas la maltrankvilon koncerne la situacion en Katalunio, la represion plenumitan de la Ŝtato kaj ties nunajn kaj estontajn konsekvencojn konsistantajn en perdo de rajtoj kaj liberecoj, kaj koncerne la kreskon de malnova naciismo en granda parto de la hispana Ŝtato.

Ni defendas la emancipiĝon de ĉiuj laboristoj de Katalunio kaj de la tuta mondo. Eble, en tiu kunteksto, ni ne komprenas la rajton al memdetermino sammaniere kiel la partioj kaj naciaj organizaĵoj. Laŭ ni, temas pri rajto al memmastrumado sur difinita teritorio.

Komprenita ĉi-maniere, la memdetermino konsistas en kontrolo de produktado kaj konsumado fare de la laboristoj, rekta demokratio de la bazo ĝis la pinto, organizita laŭ la federismaj principoj. Ĝi ne konsistas en starigo de novaj landlimoj aŭ kreado de nova Ŝtato. Kiel internaciistoj, ni opinias, ke la solidareco inter la laboristoj ne devas esti limigita al la ŝtataj landlimoj. Pro tio, tute ne gravas por ni, kie ili situiĝas.

Kio vere maltrankviligas nin, estas la reago en la cetero de la Ŝtato ; ekzaltiĝo de malfreŝa «hispaniismo», kiu memorigas estintajn periodojn, kuraĝigitajn de la amasinformiloj, akorde kun la aŭtoritata miskonduto de la registaro. Tiu situacio estas evidenta de post la enkarcerigo de personoj, kiuj laŭdis malobeemajn agojn, aŭ la aplikado de la artikolo 155 de la Konstitucio. 

Ni konsciiĝas, ke tiu naciisma ekapero starigas la bazojn de estontaj limigoj de rajtoj kaj liberecoj, kontraŭ kiuj ni devas protekti nin. La fervora unuiĝo de la laŭdire «demokrataj fortoj» por pravigi la represion, aŭguras malklaran horizonton por ĉiuj estontaj disidentoj. Ŝajnas, ke la post-frankisma reĝimo, kiu regas nin de antaŭ 40 jaroj, grupiĝas por garantii sian kontinuadon.

Tiu reĝimo, kiu ekzistis kaj ekzistas en Katalunio same kiel en la cetero de la hispana Ŝtato, timas por sia propra daŭrigo. Amplekse kontestita kaj spertante profundan krizon de laŭleĝeco, ĝi observas, alarmita, la kreskantan nombron de malfermitaj frontoj. Krom la minaco kontraŭ la teritoria integriĝo de la Ŝtato, aldoniĝas la skandaloj pri koruptado, la perdo de prestiĝo de la monarkio, la kontestado de la drastaj aranĝoj suferitaj de la loĝantaro, la malkontenteco estigita de la sklavismo en la laboro pro la lastaj reformoj de la laboro, pri la emerita aĝo, la malaltigo de la pensioj, ktp… 

La senĉesaj alvokoj de la aŭtoritatoj por defendi la konstitucion, koincidas fakte kun la klopodoj plenumitaj por interrompi tiun veran krizon pri propra ekzistado, kiu maltrankviligas ilin. La danĝero estas, ke en tiu procezo la represiaj sintenoj – kiel tiuj, kiuj okazis antaŭnelonge en pluraj katalanaj urboj – fariĝu la normo. Aŭ sintenoj eĉ pli gravaj. 

Evidente, ni ne scias kien kondukos la eventoj. Ni restados atentaj pri la okazaĵoj, pretaj defendi la interesojn de la laboristoj ĉie en la Ŝtato. Ni kontraŭstaros per ĉiuj niaj fortoj la represion kaj la normaligon de ekstremdekstraj sintenoj, kiujn ni jam observas. Kompreneble, ni ne lasos nin manipuli de la strategioj de la politikaj partioj, kies celoj ne koincidas kun niaj. Samtempe, ni ne ĉesigos apogi la mobilizadon de la laboristaro, kiam tion ĝi decidos. Finfine tio estas momento forigi la ordonojn de la politikaj kaj ekonomiaj elitoj, kiuj de tro longe kontrolas la teritorion, nur por servadi, ekskluzive, siajn proprajn interesojn.

Kiel klasaj sindikataj organizaĵoj, liberecanaj kaj luktantaj, ni estos sur la stratoj dum la mobilizadoj, kiel ni faris en multaj aliaj okazoj, kontraŭ la represio, la malkreskado de la rajtoj kaj liberecoj, kaj kontraŭ la koruptado.

Eble la kataluna krizo estos la fino de ia Ŝtatmodelo, kiu agonias. Ke tiu ŝanĝiĝo trovos solvon en iun direkton aŭ alian, dependas de nia kapableco, kiel klaso, konduki la procezon en direkton inversan al la represio kaj la kreskado de naciismoj. Ni fidu nian kapablecon akiri finan rezulton kun pli da liberecoj kaj rajtoj, kaj ne inversan rezulton. La situacio estas grava.

Por rajtoj kaj liberecoj!
Kontraŭ la represio de la laboristaj klasoj!

Deklaracio kun-subskribitaj de tri anarki-sindikatistaj organizaĵoj:

Resultado de imaxes para solidaridad obrera

Confederación general del trabajo
Confederación nacional del trabajo
Solidaridad obrera

http://cgt.org.es/noticias-cgt/comunicados/ante-la-situacion-en-catalunya