dijous, 16 de novembre del 2017

21-D. La partio Piratoj de Katalunio kandidatos kune kun CUP

La partio Pirates de Catalunya (Piratoj el Katalunio) decidis prezenti sian kandidatecon al la balotado por la kataluna parlamento kune kun la maldekstra CUP-Crida Constituent (Popolunueca Kandidataro-Konstituiga Voko).
Ili antaŭe konsideris la eblecon akompani la kandidatecon de Procés Constituent (Konstituiga Procezo) kaj Som Alternativa (Ni estas Alternativo, disidentoj de Podemos-Katalunio ).

Iliaj antaŭkondiĉoj dum la negocado estis: Defendo de la referendumo okazinta la 1an-Okt., defendo de la aprobita respubliko kaj desuba konstruado de la respubliko.

Pirates de Catalunya (pirata.cat) estas partio kiu estas ano de la movado de Internaciaj Piratoj, iniciata en svedio en 2006 kaj kies celoj estas defendi la fundamentajn rajtojn, la rektan demokration, la travideblon de agado kaj la subtenon-faciligon de la aliro al kulturo, sciado kaj informado.

Fonto: Vilaweb

Teksto: Ni respondu al la voko