dissabte, 4 de novembre del 2017

Ĝenerala Striko



La intersindikata CSC kunvokas al ĝenerala striko kontraŭ la subpremado al la sendependisma procezo la venontan 8-an de novembro, sekve al tio ke jaŭde la Nacia Tribunalo ordonis la enprizonigon de la vicprezidanto Oriol Junqueras, 7 katalunaj registaranoj kaj 1 eksregistarano.

Al tiu kunvoko aliĝis ankaŭ la Kataluna Nacia Asembleo kaj la asocio Òmnium Cultural. Oni celas "haltigi la landon" same kiel jam okazis la pasintan 3-an de oktobro. Ankaŭ la Kataluna Asocio de Magistratoj kaj la Asocio de Magistratoj por la Sendependeco montris sian subtenon al "kiu ajn" striko-kunvoko kiu havu "vastan" interkonsenton.


Male, la anarkisindikato CGT, anoncis sian ne-aliĝon kvankam donas al siaj membroj liberon por partopreni la strikon pro la graveco de la okazaĵoj en Katalunio. En ĝia komuniko, la permanenta sekretariaro argumentas la mankon de tempo por registri kaj debati la iniciaton.
La sindikato CCOO ne aliĝos al la striko. Ĝi klarigis, same kiel en antaŭaj okazoj, ke ili ne konsideras ĝuste transporti al la labortavolo iun problemon kiu superas ilian agadkampon.
Tamen, la "haltigo de la lando" kunvokita de ANC kaj Òmnium okazonta memmerkrede, plu estas sub konsidero de la sindikato cele al ebla aliĝo kiel socia organizo. Pri tio okazas nun kontaktoj kun aliaj membroj de Tablo por la Demokratio por alveni al iu definitiva sinteno.

CSC informas ankaŭ:
ke la striko estas ilia rimedo por respondi al la labora malsekureco establita pere de sinsekvaj laborreformoj efektivigitaj en la lastaj jaroj. La striko estas ankaŭ respondo al la malriĉiĝo de la laborista klaso kaŭze de la malaltaj salajroj, kiu rezultis en povrecon de 20%  el la aktivaj laboristoj, dum milionoj da eŭroj malaperas malantaŭ opaka helpo al la bankoj.

Aliflanke, per la striko oni postulas la nuligon de la "Reĝa Dekreto-leĝo 15/2017 de la 6a de oktobro pri urĝaj ŝanĝoj en la tereno de moviĝeblo de ekonomikaj operatoroj ene de la nacia teritorio", pro ĝiaj damaĝaj efikoj en la laborista kaj produktiva tavoloj, faciligante la translokiĝon de firmaoj kaj malplibonigante la katalunan ekonomion kaj la laboristan klason.